Ĉinio pluapaŝe rapidigos disvolviĝon de larĝobenda reto
2011-03-29
La 28-an de marto Liu Lihua, vicministro de la Industria kaj Informa Ministerio de Ĉinio, diris, ke en la estonteco, surbaze de novgeneracia informtekniko kaj informa reto, Ĉinio altigos kapablon de informa servo kaj ludos pli gravan rolon en kvar kampoj: larĝobenda reto, movebla interreto, intelekta terminalo kaj interreta informa sekureco.
Laŭ statistiko, ĝis la fino de decembro 2010 la nombro de ĉinaj retumantoj superis 300 milionojn.