2011-03-29
 Vicprezidanto de Sirio intervidiĝis kun Wu Sike. |
La 28-an de marto vicprezidanto de Sirio Farouq al- Shara intervidiĝis kun ĉina speciala sendito pri mezorientaj aferoj Wu Sike, vizitanta en Sirio, por diskuti pri duflankaj rilatoj, mezorienta paca procezo kaj situacio en la regiono.
Al-Shara alte taksis ĉinan sukceson en politiko, ekonomio kaj socio, kaj esprimis, ke Sirio volas akceli amikecon kaj kunlaboron inter la du landoj en diversaj kampoj. Li ankaŭ dankis pro ĉina subteno al Sirio kaj aliaj arabaj landoj, kaj esperis, ke Ĉinio ludos pozitivan rolon en mezorienta paca procezo.
Wu diris, ke Ĉinio alte atentas influon de la disvolviĝo de mezorienta paca procezo, kaj por paco kaj stabileco en Mezoriento Ĉinio konvinkos koncernajn partiojn rekomenci pacajn interkonsidojn.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|