Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Renkontiĝoj kun esperantistoj
2011-03-29

de IVANKA STOYANOVA

 

    La 15-an de marto posttagmeze mi estis feliĉega, kiam gesinjoroj Han Zuwu, Liu Jun kaj Dieter Rooke vizitis min en la oficejo. Ili triope estas miaj malnovaj geamikoj -- kun Dieter Rooke mi konatiĝis en 2001 en Svislando, kun Han Zuwu en 2005 en Braŝov, Rumanio dum la IFEF- kongreso kaj kun Liu Jun en 2006 dum la IFEF-kongreso en Ŝanhajo. Mi estas amikema homo, kiu neniam ĉesas kontaktojn kun konatoj.

 

    Mi jam sciis, ke Dieter kaj Jun geedziĝis la 8-an de marto en Tianjin kaj ili kun feliĉo nun montris al mi la geedzan ateston. Verdire, estas agrable, kiam du aktivaj esperantistoj kreas internacian familion.

 

    Post gratuloj kaj dum amika babilado Dieter rakontis al mi, ke li jam sukcesis viziti la urbojn Ŝanhajo, Baotou, Huhhot, en kiuj li havis renkontiĝojn kun esperantistoj . Li estis ankaŭ intervjuita de Ĉina Radio Internacia kaj nun li venis en la redakcio de El Popola Ĉinio por intervjui akademianon Laŭlum. La intervjuo daŭris sufiĉe longtempe, ĉar ĉiuj, kiuj konas Laŭlum scias, ke li estas parolema kaj diligente respondas al ĉiuj demandoj, kiuj nun estis dek. De tempo al tempo komence mi eniris la ĉambron por ĝui la paroladon kaj fotiĝi. Dieter fiere montris al mi la librojn, kiuj Laŭlum donacis al li -- ''Noktomezo'' kaj ''Pilgrimo al la okcidento'' en tri volumoj.

 

    La 16-an de marto vespere Dieter kaj Jun vizitis mian loĝejon kaj ĝi tre plaĉis al ili. Poste ni vespermanĝis en ''Big Pizza'', kaj Jun elektis ĉi tie la eŭropan manĝejon, ĉar mi jam de pli ol ses monatoj loĝas en Pekino kaj laŭ ŝi mi sopiras la eŭropajn manĝaĵojn. La etoso estis pli ol agrabla -- belaj ornamaĵoj, memservaj manĝaĵoj kaj kontraŭ pago de kvindek juanoj ĉiu povas elekti ĉion, kion plej ŝatas manĝi kaj laŭ siaj manĝebloj. Dieter estis aparte feliĉa pro la fakto, ke ni manĝos per forko kaj tranĉilo, ĉar li ankoraŭ ne alkutimiĝis uzi manĝbastonetojn. Manĝi kaj babili Esperanton en agrabla medio kun veraj kaj fidelaj amikoj laŭ mi estas revema kaj ŝatata okazo. Post kiam la difinita labortempo de la manĝejo finiĝis, la afablaj servistoj, kiuj dum la tuta tempo ofte kaj kun intereso rigardis nin, proponis al ni resti pli longe tie por finmanĝi kaj babili.

 

    Kun Dieter kaj Jun ni adiaŭis apud mia loĝejo, kiu situas proksime de ''Big Pizza'' kaj ili forveturis al sia hotelo de Tin'anmen-placo.

 

    En la sekvanta tago mi sciis, ke Dieter kaj Jun restos en Pekino por rigardi la vidindaĵojn, sed tute ne imagis, ke ni denove vespermanĝos kune. Jun telefonis al mi ĝuste kiam mi vizitis magazenon Guanyuan proksime de mia domo por butikumi. Ŝi diris, ke ili invitas min vespermanĝi en ''Big Pizza'', sed ĉi vespere ni estos kvar personoj kaj mi ekscios kiu LI estas en la restoracio. Kun granda scivolemo mi eliris de mia domo kaj vidis, ke Dieter jam atendas min apud la ekstera pordo, kaj ni parolante atingis la restoracion. Kia agrabla surprizo -- mi vidis sinjoron Wang Minhao, loĝanta en Ŝanhajo kun kiu mi konatiĝis en 2006 dum la IFEF- kongreso en Ŝanhajo. Verdire, mi atendis revidi iun pekinan esperantiston, sed tuj mi eksciis, ke li venis por partopreni kiel komitatano la kunvenon de Ĉina Esperanto Ligo okazonta la sekvanta tago. Nun Jun elektis ĉinan manĝejon kaj jam mendis la bongustaĵojn. Wang Minhao estas tre afabla, gaja, parolema kaj aktiva esperantisto. Ni vere agrable pasigis nian tempon kaj multe ridis, kiam Dieter klopodis manĝi kun bastonetoj, ĉar en tiu ĉina manĝejo ne proponas forkojn. En unu momento okazis vera miraklo -- ridema, alta kaj belaspekta ĉino alproksimiĝas al ni kaj salutas en Esperanto. Li tuj prezentis sin -- Andersen An Deshun. Dum la konversacio mi eksciis, ke loĝas en Pekino kaj gvidas komercan firmaon. Mi miris, ke li tiel bonege parolas Esperanton kaj li klarigis, ke lernis la lingvon aŭtodidakte antaŭ 30 jaroj kaj post tri monatoj jam parolis. Nun li praktikas la lingvon, kiam akceptas eksterlandajn esperantistojn kaj ofte vojaĝas eksterlande. Mi neniam ĝis nun renkontis pli gajan, ŝerceman kaj babileman ĉinon. Fakte, tio estas lia karaktero, ĉar nun, post la tertremo en Japanio li jam devas ĉesi la kontrakton kun la japanoj kaj komerci en alia lando. Post agrabla kunestado ni amike adiaŭis kaj espereble ni denove renkontiĝos.

 

    La 18-an de marto, antaŭ la okazigo de la kunveno de Ĉina Esperanto Ligo tute neatendite vizitis min Fabina, mia malnova reta amikino, estrarano de Ĉina E-Komercista Grupo, kiu alvenis ankaŭ por partopreni en la kunsido. Ĝoje, ni presone konatiĝis, sed bedaŭrinde, ni ne havis tempon por babili.

 

    Laŭ mi ĉina lingvo estas malfacila lingvo por eŭropanoj , same kiel Esperanto por azianoj kaj ofte mi pensas, se ne estas Esperanto. mi neniel povus kontaktiĝi kun ĉinoj kaj nun mi eĉ laboras per Esperanto en Ĉinio....

 


Ivanka kaj Dieter intervidiĝis post pli ol kvar jaroj. 
 
 
Ivanka kaj Jun -- bonegaj amikinoj
 

Ivanka rigardas la geedziĝan ateston de Dieter kaj Jun. 
 

Ivanka, Jun kaj Dieter kiu tenas mane la geedziĝan ateston 
 

Dieter intervjuas Laŭlum. 
 

Laŭlum donacas la libron '' Noktomezo'' al Dieter Rooke. 
 

Han Zuwu, Dieter, Laŭlum kaj Jun kunfotiĝis post la intervjuo. 
 

Dieter kaj Jun feliĉe vespermanĝas. 
 

Ivanka vespermanĝas. 
 

Ivanka, Dieter kaj Jun dum vespermanĝo 
 

Ĉinaj manĝaĵoj 
 
 
Andersen An Deshun -- pekina esperantisto
 
 
Ivanka, Wang Minhao, Dieter Rooke kaj Liu Jun dum amika parolado kaj manĝado

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng