2011-03-29 En la 30-a kaj la 31-a de marto franca prezidento Nicolas Sarkozy faros laboran viziton al Ĉinio, kaj ĉeestos en Nankino la seminarion de la 20-landa Grupo pri la internacia mono-reformado.
En la 30-a de marto ĉina prezidanto Hu Jintao kaj fanca prezidento Nicolas Sarkozy intervidiĝos por interparolo kaj labora vespermanĝo en la Popola Halo de Pekino.
Dum sia restado en Pekino fanca prezidento Nicolas Sarkozy prezidos la 30-an de marto la inaŭguron de la nova ambasadorejo de Francio. La ceremonion ĉeestos Yang Jiechi, ministro de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj.
En Nankino franca prezidento Nicolas Sarkozy renkontiĝos kun ĉefaj personoj partoprenantaj en la seminario de la 20-landa Grupo pri la internacia mono-reformado kaj donos paroladon en la malferma ceremonio de la seminario.
La reformado de sistemo pri mono estas unu el la antaŭecoj de la franca prezidenteco de la 20-landa Grupo.
(el http://french.news.cn/monde/2011-03/29)
Redaktoro: Wang Lihua
|