Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Oni trovis atombomban materialon — plutonion (Pu) en tero ĉe Fukushima Centralo
2011-03-29

 

    La 28-an de marto, la savistoj trovis malmulte da venena atombomba materialo — plutonio (Pu) en la tero ĉe la Fukushima Centralo. Samtempe, oni ankoraŭ ne trovis lokon por ellasi la centojn da kubmetroj da radioaktiva akvo.

 

    Post la 9-grada tertremo kaj cunamo okazinta en la 11-a de marto, okazis multfojaj nuklea-likaj danĝeroj ĉe Fukushima Centralo. Oni uzis miksaĵon de uranio (U) kaj plutonio (Pu) kiel nuklean fuelon en unu nuklea reaktoro. Do oni ĉiam timas, ke tiuj du fortegaj radioaktivaj materialoj estos ellasitaj en la ĉirkaŭa medio kaj grave malpurigos lokanojn kaj tutgloban nultraĵĉenon.

 

    La komuna karakterizaĵo de la 6 nukleaj reaktoroj de la Fukushima Centralo estas ke la uzitaj brulaĵaj bastonetoj enhavas plutonion (Pu), kiu estas uzita por fari nuklean armilon. Kompare kun uranio (U), la veneneco de plutonio estas pli granda.

 

    Laŭ kontrola rezulto, la radioaktiveco de la marakvo en la radiuso de 1.6 kilometroj de la Fukushima Centralo estas pli-ol-mil-oble pli granda ol la noramala. Se la malpuriga akvo estos ellasita en la maron, la areo de radioaktiveca malpurigo daŭre pligrandiĝos.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng