Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Vintraj Olimpikoj en 2018: Annecy subtenata de 62% de francoj
2011-03-30

 

 

    Laŭ la raporto de la Xinhua-a Agentejo farita el Parizo en la 28-a de marto, ĉ. 62% da francoj subtenis al la urbo Annecy kandidatiĝi por la gastigo de la Vintraj Olimpikoj en 2018.

 

    Charles Beigbeder, prezidanto de la kandidateco al la gastigo de la Vintraj Olimpikoj en 2018, diris, ke la urbo estas en plej bona stato post la realizo de la sondado. Ĉiuj homoj montris kuraĝon por la projekto kaj kredas, ke la subteno de la publiko senĉese altiĝos en venontaj semajnoj.

 

    Krom Annecy de Francio, ankaŭ Munich de Germanio kaj Pyeongchang de Koreio prezentis sian peticion por gastigi la Vintrajn Olimpikojn en 2018 al la Internacia Olimpika Komitato, kiu deklaros la finan decidon en julio en la urbo de Durban en Suda Afriko.

 

(el http://french.news.cn/sports/2011-03/29)

Redaktoro: Wang Lihua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng