| |
| Festo de Mortintoj: malŝparo de papero | | 2011-03-30
Laŭ la statistiko de la Ĉina Asocio de Konsumantoj pli ol 1,000 tunoj da pormortintaj "monpaperoj" en la valoro de 10 miliardoj da juanoj estas bruligitaj dum ĉiujara Festo de Mortintoj, kiam oni vizitas la tombojn. La festo okazas post du semajnoj de la Printempa Ekvinokso. Ĉinoj kredas, ke la spiritoj de mortintaj prauloj zorgas pri siaj familioj kaj oferado de manĝaĵoj kaj la "monpaperoj" povas ĝojigi la mortintojn.
(Redaktoro: Liu Zijia)
| |
|










|
|