Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
58% da ĉinoj subtenas samaĝan emeritiĝon de viroj kaj virinoj
2011-03-30

 

    Pli ol duono da enketitoj en Ĉinio subtenas samaĝan emeritiĝon de viroj kaj virinoj, laŭ la raporto publikigita de la Ĉina Virina Federacio en la 29a de marto.

 

    La enketo estis farita en malsamaj sociaj grupoj. 66.8% de 4,188 enketitoj donis favoran voĉon al samaĝa emeritiĝo de viraj kaj virinaj administrantoj kaj teknikistoj, tamen nur 48.4% de virinaj laboristoj subtenas tion.

 

    Ĉinio adoptis la politikon pri malsamaĝa emeritiĝo, ke la viraj administrantoj kaj teknikistoj emeritiĝas je la aĝo de 60, dum la virinaj je la aĝo de 55; viraj laboristoj emeritiĝas je 55, dum la virinaj je 50. La raporto povas doni referencon por ke leĝofarantoj faru politikon pri emeritiĝo.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng