Wen Jiabao intervidiĝis en Pekino kun Kim Sung-hwan
2011-03-30
La 29-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis en Zhongnanhai, sidejo de la centra registaro de Ĉinio, en Pekino kun Kim Sung-hwan, ministro de la Korea Respubliko pri eksteraj aferoj. Ili interŝanĝis opiniojn pri interrilatoj de Ĉinio kaj la Korea Respubliko kaj komune zorgataj problemoj.