Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Koni veran Tibeton per propraj spertoj — Vizito al profesoro Dibyesh Anand
2011-03-31

de KANG YI

 


Religianoj sur strato de Lhasa

 

    "Mi kredas, ke persona vizito estas pli bona maniero por koni la veran staton de Tibeto," diris Dibyesh Anand, profesoro el Universitato de Westminster.

 

    Antaǔ nelonge Dibyesh Anand akceptis intervjuon de raportisto el Novaĵ-Agentejo Xinhua. Li diris, ke unu vido pli valoras ol cent aǔdoj; informoj el amaskomunikiloj estas nesufiĉaj kaj eĉ nefidindaj en iuj okazoj, tial oni devas persone viziti la magian lokon.

 

    Dibyesh Anand estas specialisto pri internaciaj rilatoj kaj ankaǔ tibetologo kaj plurfoje vizitis Tibeton. Li diris: "La politiko kaj kulturo de Ĉinio, precipe tiuj de Tibeto, ne nur estas gravaj punktoj de mia studo, sed ekscitas mian entuziasmon."

 

    Lia lasta vizito al Tibeto okazis aǔguste de 2010. Li diris: "Mi opinias, ke esplori kaj analizi la ŝanĝiĝojn en Tibeto estas la devo de mi kiel klerulo."

 

    En Tibeto li propraokule vidis la rapidajn ŝanĝiĝojn ekonomiajn kaj sociajn kaj spertis la klopodojn, kiujn oni faris en tiu ĉi procezo por protekti la tradician kulturon de Tibeto kaj certigi la liberecon de religia kredo.

 

    Li diris, ke en Tibeto li sentis la respekton de homoj al la religia kredo kaj la kultura heredado. Lin profunde impresis la pia kultado de maljunuloj kaj junuloj antaǔ la templo Jokhang en Lhasa. Li diris, ke tio montras, ke la tibeta budaismo estas daǔrigata kaj respektata en Ĉinio.

 

    Parolante pri tio, ke de la lastaj jaroj la ĉina registaro senĉese pliigas la investon al Tibeto por plibonigi la vivon de tibetanoj, Dibyesh Anand diris, ke evidenta estas la granda investo de la ĉina registaro al Tibeto, kaj la rapida disvolviĝo de bazaj instalaĵoj en Tibeto donas profundan impreson al la vizitantoj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 
Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6 --7-jaraj. La literoj estas grandaj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas -- nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo





















Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng