Kvin ĉinoj mortis en la japanaj tertremo kaj cunamo
2011-03-31
Laǔ informo de la ĉina ambasadorejo en Japanio publikigita en sia retejo la 30-an de marto, la japana polico konfirmis, ke alia ĉina civitano en la urbo Sendai de la gubernio Miyagi mortis en la cunamo kaŭzita de la granda tertremo en Japanio. Ĝis la 30-a de marto kvin ĉinoj mortis en la tertremo kaj cunamo.