2011-03-31
La Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la ĉina registaro sankciis en la kunveno okazinta en merkredo la planon pri mediprotektado de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo en okcidenta Ĉinio.
Laŭ la kunveno prezidita de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, la regiono de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kovras la Tibetan Aŭtonoman Regionon, la Xinjiang-an Ujguran Aŭtonoman Regionon kaj la provincojn Qinghai, Sichuan, Yunnan kaj Gansu. Ili estas gravaj lokoj en la kampo de la ekologia sekureco de la lando.
Plifortigo de la mediprotektado de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas signifoplena por "stabileco ĉe landlimoj, unueco de teknologioj kaj konstruado de la bonhava socio".
Redaktoro: Wang Lihua
|