Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Omaĝe al naskiĝtago de Komenius/Komenio
2011-03-31

    La 28-an marto oni rememoras naskiĝtagon de la eŭropa grandulo Jan Amos Komenský (1592-1670) – Komenius/Komenio, nomata ne nur "Instruisto de la nacioj", sed ankaŭ "Prapatro de la ideo de la internacia lingvo".

 

    Siajn pensojn kaj opiniojn pri tiu temo li resumis en siaj du verkoj - "Via lucis" (Vojo de Lumo) kaj "Panglottia" (en la unua plejparte teorie, en la dua li prezentis ankaŭ siajn konkretajn proponojn).

 

    Omaĝe al la naskiĝtago de Komenius ni prezentis en la retejo de Ĉeha E-Asocio aktualaĵon http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/vojo-de-lumo-de-komenio.html - kiu rilatas al kreo de aparta albumo kun esperantigitaj verkoj kaj sonregistraĵo, kun aparta substreko al "Vojo de Lumo", kie li priskribas siajn ideojn pri neceso kaj kvalito de la universala lingvo kaj manierojn de ĝia ebla estigo.

 

    Mi opinias, ke baza kono de lia verkaro devintus esti parto de nia ĝenerala klereco.

 

Kontribuo de Pavla Dvořáková

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng