Migrintaj infanoj partoprenos enirekzamenon kie ili loĝas
2011-04-01
Ĉina eduka aŭtoritato diris, ke ĝi forigos la obstaklon malebligi infanojn de migrintaj laboruloj prezentiĝi al universitata enirekzameno en urboj kie ili loĝas.
La nuna regularo diras, ke migrintaj infanoj devas reveni al siaj hejmlokoj por partopreni universitatan enirekzamenon. Tio estas malavantaĝo por ili kompare kun aliaj lernantoj en la hejmlokoj, ĉar malsamaj lokoj uzas malsamajn lernolibrojn.