La tria urĝe helpaj materialoj liveritaj de la ĉina registaro atingis Japanion
2011-04-01
La 31-an de marto la tria urĝe helpaj materialoj liveritaj de la ĉina registaro atingis Tokion, ĉefurbon de Japanio, kaj poste ili estos transportitaj al la gubernio Miyagi en la nordorienta parto de Japanio, serioze atakita de la tertremo kaj cunamo.
La materialoj kun pezo de 50 tunoj konsistas el 10 mil paroj da dikaj kaŭĉukaj gantoj, 20 mil paroj da sportaj ŝuoj kaj 60 provizoraj necesejoj.