2011-04-01
 Sarkozy faras parolon en la simpozio |
La 31-an de marto en Nankino inaŭguriĝis simpozio pri internacia mona sistemo, kiun ĉeestis pli ol 20 ministroj pri financo kaj bankestroj el la mondo.Ĉina vicĉefministro Wang Qishan prezidis la inaŭguron. Li esprimis, ke perfektigo de internacia mona sistemo bezonas longan kaj komplikan procezon. Oni devas stabile antaŭenpuŝi reformadon kaj laŭpaŝe establi internacian monan sistemon sciencan, racian kaj stabilan. Ĉinio kune kun la internacia socio antaŭenpuŝos disvolviĝon de internacia ekonomio laŭ justa, racia kaj komune venka vojo.
Franca prezidento Nicolas Sarkozy diris en la inaŭguro, ke ĉiuj landoj en la mondo devas daŭre kunlabori en la situacio de reprosperiĝo de monda ekonomio.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|