2011-04-01
 100 000 personoj kontraŭ atomenergio en Berlin |
La 27an de marto okazis grandega manifestacio en Berlin kontraŭ la plej danĝera energifonto de la mondo. Estis pli ol 100 000 sur la stratoj de Potsdamer Platz. En Germanio estis pliaj tri manifestacio kun sume ankaŭ pli ol 100.000 partoprenantoj.
La plej proksima dato estas la tradiciaj "Paskaj marŝoj" (Ostermarsch) de la Pacmovado. Ili ekis kontraŭ la danĝero de atoma milito en la 60aj jaroj. Ĉijare en Berlin oni komune manifestacios sabate. Eble estos sufiĉe granda "Esperanto Bloko" kun flagoj kaj tabuloj.
Komenco -12-a horo antaŭ la sidejo de Vattenfall (Chausseestr. 23, U-Bahn Naturkundemuseum), Manifestacio tra la centra urbo al Brandenburger Tor, (Pariser Platz) 13-14 -a horo.
( Kontribuo de Roland Schnell )
Redaktoro: Ivanka Stoyanova |