La ĉina registaro anoncis la 31an de marto, ke ĝi komencos la programon aĉeti kaj rezervi kotonon en tiu ĉi aǔtuno por altigi la enlandan produkton de kotono.
Por starigi la rezervon, la registaro planas aĉeti norman kotonon je la ĉiu-tuna prezo de 19,800 juanoj ekde la l-a de septembro ĉijare ĝis la 31a de marto venontjare, deklaris la Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono, la plej alta ekonomi-plananto de la lando.