Inaǔguriĝis Makao-a Internacia Mediprotekta Kunlabora Forumo kaj Ekspozicio 2011
2011-04-02
Chui Sai On vizitas en la ekspozicio
La 31-an de marto inaǔguriĝis en Makao de Ĉinio la Makao-a Internacia Mediprotekta Kunlabora Forumo kaj Ekspozicio 2011. Chui Sai On, ĉefo de la Makao-a Speciala Administra Regiono, ĉeestis la inaǔguran ceremonion kaj faris parolon. Al la ekspozicio aliĝis 324 entreprenoj kaj organizoj el 24 landoj kaj regionoj. Ili kune diskutas pri mediprotekto kaj eksponas siajn mediprotektajn produktaĵojn.