Plifortigi sistemon por kontroli manĝaĵan sekurecon en Ĉinio
2011-04-02
La 29-an de marto en Pekino okazis gazetara konferenco, en kiu la Ĝenerala Administracio de Kvalita Kontrolo anoncis, ke sistemo por plifortigi kontrolon kaj superrigardon de manĝaĵa kvalito estos establita de lokaj registaroj. Ankaŭ ĉina centra registaro plifortigas sistemon, regulojn kaj teknikojn por kontroli manĝaĵan kvaliton.