Wen Jiabao intervidiĝis en Pekino kun Guido Westerwelle
2011-04-02
La 1-an de aprilo ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis en Zhongnanhai, sidejo de la centra registaro de Ĉinio, kun Guido Westerwelle, germana vicĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj. Ili sincere kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri interrilatoj de Ĉinio kaj Germanio, kaj gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj.