En 31 ĉinaj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj troviĝis radioaktivaj substancoj
2011-04-06
La 4-an de aprilo, la ĉina Ŝtata Kunordiga Komitato pri Urĝa Traktado de Nukleaj Akcidentoj anoncis, ke troviĝis en partaj lokoj de 31 ĉinaj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj radioaktivaj substancoj, ellasitaj de la japana 1-a Nukleenergia Centralo en Fukushimo. Sed la kvanto de la substancoj estas ege malgranda. Ne necesas preni ian ajn kontraŭrimedon.