2011-04-06
Dum la Pasko-semajnfino de vendrede la 22-an ĝis marde la 26-an de aprilo de 2011 okazos la renkontiĝo kunorganizita de pluraj Esperanto-asocioj agantaj en franclingvio: Esperanto-France SAT-Amikaro Esperantistaj Fervojistoj Geinstruistoj Katolikoj kun subteno de la Urbo Seto kaj de ties turisma oficejo.
Al la aranĝo invitas la Langvedoka-Rusiljona Federacio. La renkontiĝo okazos en Lazaret, feriejo en la urbo Seto ĉe Mediteraneo. De la jaro 1978 okazas finaŭguste en "Lazaret" la ISE. La renkontiĝo ofertas riĉan programon: spektaklojn prelegojn esceptajn ŝancojn ekzameniĝi movadajn aranĝojn ekskursojn esploru la programon kaj konsideru aliĝi.
(el Libera Folio)
Redaktoro: Wang Lihua |