2011-04-06
Ĉina prezidanto Hu Jintao, ĉina ĉefministro Wen Jiabao, TPK-prezidanto Wu Bangguo kaj aliaj ŝtatgvidantoj partoprenis en arbo-plantado sabate la 2-an de aprilo kune kun ĉ. 1.9 milionoj da pekinaj urbanoj okaze de la 30-a datreveno de la memvola arbo-plantado de Ĉinio.
Ili plantis arbojn laŭlonge de la rivero Yongding en ties okcidenta bordo. Intertempe, ĉina prezidanto Hu Jintao alvokis, ke la publiko daŭre sin mobilizu por arbo-plantado kaj por aktivadoj de reforstumado.
(el http://french.news.cn/chine/2011-04/02)
Redaktoro: Wang Lihua
|