2011-04-06 Ĉina Popola Banko, la centra banko de Ĉinio, anoncis en la 5a de aprilo, ke ĝi pliigos procenton de interezo pruntprena kaj pruntdona je 25 bazaj punktoj ekde la 6a de aprilo.
Tio estas la dua fojo, ke la centra banko pliigas la interezprocenton ĉi-jare, kaj la kvara fojo de la pasinta oktobro.
Post la altiĝo de la interezo, la unujara depona interezo pliiĝis al 3.25 procentoj, dum tiu de unujara prunto fariĝis 6.31 procentoj.
La altiĝo indikas, ke la centra banko faras klopodon por regi la konsuman prezaltiĝon.
La konsuma prezindico, ĉefa mezuro de ĉina inflacio, multiĝis je 4.9% en unu jaro, superinte la tutjaran celon 4% de la registaro.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|