2011-04-06 En Perpinjano, Francio, la 19an de marto 2011 okazis internacia vikipedia renkontiĝo organizita de Wimèdia CAT, la kataluna filio de la Vikimedia Fondaĵo kies temoj estis minorigitaj lingvoj kaj perspektivoj de disvolviĝo de Vikipedioj en tiuj lingvoj.
Kunvenis dudeko da homoj, inter kiuj
Claudi Balaguer gastiganto el Perpinjano
Alina Mierluş, rumanino loĝanta en Katalunio, el mozila fondaĵo
Arno Lagrange, Guillem Sevilla, Michel Castelobranco, Esperantistaj Vikipediistoj respektive el Francio, Katalunio kaj Brazilo
Amir Aharoni el Wikimedia Israel
Theklan, eŭsko
Guillermo Frías, Manuel Trujillo, aragonoj
Eric Ciampoli, okcitano
Marc Miquel, sociologo
Francis Tyers, informatikisto partopreanta en la projekto Apertium
Joan Gomà, prezidanto de Wikimedia CAT
Post bonvenigaj vortoj de reprezentanto de la Departementa Konsilantaro de Orientaj Pireneoj (Conseil Général des Pyrénées-Orientales), sin sekvis prelegoj pri la sociologia prestiĝo de la kataluna (Joan Gomà), pri la etnocentrismo en la vikipedioj (Marc Miquel), pri la apartaj situacioj de la aragona (Guillermo Frías, Manuel Trujillo) kaj de la eŭska (Theklan) vikipedioj. La kunvenintoj faris longan lunĉan paŭzon en katalunista restoracio en Perpinjano (la kelnero alparolis nin katalune, kaj ĉie en la restoracio videblis katalunaj flagoj kaj aliaj signoj de katalunismo). Post la tagmanĝo ni kunsidis en rondo kaj pritraktis tre diversajn temojn : kiel aŭtomata traduko povas helpi al disvolviĝo de Vikipedio, uzo de statistikaj datenoj, viziviga redaktilo, la rolo de la Vikimedia asocio, konsidero de dialektaj variaĵoj (ekzemple en la okcitana aŭ la kataluna), eventuala rolo de Esperanto, strategiaj planoj.
 |
La tago disvolviĝis en ĝoja lingva babelo: plej multaj paroladoj okazis en la kataluna sen ia traduko. Aragonoj parolis aragone, eŭsko kaj brazilano kastilie, okcitano ĉu okcitane ĉu kastilie, nordkataluno ĉu okcitane, ĉu katalune, franco Esperante kun traduko al la kataluna. Ekster la laborgrupo la rusdevena israelano provis komuniki per la kataluna aŭ per Esperanto kiun li malbone regas ĉu per la angla. Brazila Esperantisto babilis kun rumanino loĝanta en Katalunio per la angla! (supozeble se ili parolus siajn respektivajn lingvojn ili povus iom interkompreniĝi).
Mi faris mallongan prezenton kun sinsekva traduko al la kataluna de Guillem Sevilla kiu aldonis proprajn klarigojn, kiel Esperanto povus ludi rolon en tiuj internaciaj vikimediaj renkontiĝoj kie ĝis nun ne kontentige ĉefrolas la angla. La propono ricevis sufiĉe bonan akcepton de homoj kiuj defendas minoritatajn lingvojn kaj ne favoras al uzo de la angla kiel interetna lingvo.
(Kontribuo de Arno Lagrange, fotoj de Arno Lagrange)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova |