Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
"Negativa aidoso" estas nur simptomo pro timego al aidoso
2011-04-07

 

    Laŭ raporto de Hongkong-a amaskomunikilo en la 4-a de aprilo, oni trovis misteran viruson nomatan "negativa aidoso" en 6 provincoj inkluzive de Guangdong-provinco en suda Ĉinio, kaj oni jam organizis specialisto-grupon por enketi ĝin. En la 5-a de aprilo, proparolanto Deng Haihua de la Sana Ministerio de Ĉinio diris, ke "negativa aidoso" estas nur simptomo pro timego al aidoso, kaj efektive ne ekzistas tiu nekonata viruso, kaj en la 6-a de aprilo, la Sana Ministerio de Ĉinio publikigos la enketan rezulton.

 

    Tiuj, kiuj pretendis esti infektitaj de "negativa aidoso-viruso", havas simptomojn tre similajn al tiuj kiuj estis infektitaj de aidoso, sed multfoja ekzameno de HIV montris, ke ili estas "negativaj", kaj klinika raporto konfirmas, ke ili ne havas evidentan organan malsanon.

 

Redaktoro : Li Jianhua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng