2011-04-07
Kiam mi komencis lerni Esperanton, en Rumanio mankis lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj. Mi uzis diversajn kursojn aperintajn en gazetoj kaj vortarojn tajpitajn kaj multobligitajn en malmultaj ekzempleroj de aŭtoroj mem. Same kiel mi, grandnombraj rumanoj lernis Esperanton uzante la revuon "El Popola Ĉinio". Lerni lingvon signifas klopodi por akiri kapablon paroli, legi, skribi kaj traduki. Tamen por lerni Esperanton, legado okupas aparte gravan lokon pro manko de sufiĉe multaj okazoj por buŝe uzadi la lingvon. Pro tio, la revuo "El Popola Ĉinio'' estis tre grava aĵo por mi. Ĝi estis preskaŭ sola esperantista revuo kiu alvenis regule en Rumanion tiutempe. "El Popola Ĉinio" naskiĝis en la sama jaro kiel mi (unu monato antaŭe) kaj kreskis kune kun mi, helpante min lerni Internacian Lingvon. Ĝi informis ne nur pri Esperanto-movado en Ĉinio, sed ankaŭ pri tiu en aliaj landoj. "El Popola Ĉinio" ne estas gazeto, kiu nur propagandas kaj disvastigas Esperanton.Ĝi dediĉas siajn multajn paĝojn al konigo de la politiko, ekonomio, historio kaj kulturo de Ĉinio, la vivo de ĝia popolo kaj la movado de ĝiaj esperantistoj, kiel ekzemplojn ni prenu la rubrikojn: ''Libera Forumo de eminentaj E-istoj"; ''Por komencantoj", ''Ĉinaj artoj"; ''Enciklopedieto de Ĉinio"; ''Ĉina literaturo"; ''Por via sano"; ''Alilandanoj pri Ĉinio"; ''Ĝenroj de nacimalplimultoj"; ''Ĉina medicino"; ''Pri ekonomia disvolviĝo"; ''Ĉinaj moroj"; ''Ĉinlingva kurso"; ''5000 jaroj de Ĉinio"; ''Fotoj faritaj de E-istoj" kaj tiel plu. Certe ĉiu leganto trovis en ĉiu numero de EPĈ artikolojn, kiuj interesas lin aŭ ŝin. Mi deziras ke ankaŭ ĉinaj esperantistoj konatiĝos kun propra belaspekta revuo. "El Popola Ĉinio" helpis al ĉiuj legantoj senti apartenon al la internacia Esperanto-komunumo. Tiu gazeto fakte montras al la mondo, ke Esperanto vere estas internacia komunikilo kun praktika valoro.
(Kontribuo de Marian Vochin)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|