Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Amata doktorino Daniela Aminda
2011-04-07

 
Daniela Aminda kun sia familio
 

Eugene --patro, lia nepino kaj Daniela Aminda- la filino 

 

    Nia tria infano estas knabino, kiun ni nomis Daniela Aminda. La avino aldonis ankaŭ Maria.

 

    Ŝi venis post François (Francisko) kaj Michel (Mikaelo).

 

    Ŝi ĉiam estis agrabla bebo kaj infano. Tamen, kvinjara ŝi malsaniĝis, kaj estis hospitaligita en la departemento ĉefurbo. La doktoroj ne trovis kion ŝi havis. Feliĉe la profesorino kiu priokupiĝis pri ŝi diris al ni: "Ĉar mi ne scias pri kio temas, ni lasas ŝin trankvila, kaj donas nenian rimedon". Bona profesorino Fischer! Kiam iom pliboniĝis la sanstato, ŝi revenis hejmen kaj ni vizitis ankaŭ nekonvenciajn medikistojn. Homeopato, osteopato, okuldiagnozisto. Daniela vidis ke tio helpas al ŝi kaj decidis, kvinjara: "Mi estos kuracistino, kiam granda!"

 

    Mi tuj diru ke tio efektiviĝis.

 

    Ĉe tablo ni multe parolis pri la sano, medicino ktp. Mia edzino Léone dum jaroj sanigis la infanojn per siaj konoj en homeopatio. Oni aŭdis paroli pri akupunkturo kaj parolis pri tio ĉe nia tablo dum iaj manĝoj. Tiel Daniela decidis iĝi akunpunkturistino. Ŝi tiam pasigis sukcese la abiturientan ekzamenon. Iom antaŭe iom stulta licea profesoro konsilis al ni ŝin orienti al frizista profesio!

 

    Kaj jen anonceto en la revuo Esperanto pri okazinta kurso pri akupunkturo en Pekino, donita en esperanto. Kvankam ni iomete parolis esperanton hejme, ĉefe kiel sekreta lingvo inter gepatroj, oni decidis ke ŝi unue iros perfektiĝi en Kultura Centro Esperantista de La Chaux de Fonds, en apuda Svisio. Ŝi persvadis ankaŭ amikinon, filinon de lerneja inspektoro, iri al Pekino, ne tro por lernado de la akupunktura tekniko, ĉar Anne-Isabelle interesiĝas pri ĉina lingvo. Do, la du amikinoj forflugis al Pekino por "piki la punkton" kiel ili diras tie. Interkrampe : Anne-Isabelle renkontis en la universitato belan - ne ĉinon - sed afrikanon, kaj edziniĝis. Nun ili estras hotelojn en Azio kaj havas du infanojn.

 

    Daniela revenis konvikita pri tiu medika metodo, kaj enskribiĝis ĉe medicina fakultato de Strasburgo. Kelkaj jaroj poste ŝi sukcesis iĝi doktorino pri medicino kun plej bona noto kaj gratuloj. La scioj ricevitaj en Pekino ĉiam servas al ŝi, kaj al la pacientoj. Ŝi ricevis specialan diplomon de la Universitato Sinica de Pekino presitan en la ĉina kaj en esperanto, fare de ĉina akademio de scienco kaj tekniko.

 

    Ŝi nun havas edzon - ankaŭ medikiston- kaj tri infanojn. La plej aĝa nomata Aurore, ĉarmplena, anoncis ke "ŝi ekis la lernadon de esperanto" kaj sendas mail'on en esperanto. Mi kaj mia kara Léone ege ĝojas.

 

    Niaj aliaj nepoj same ekkomprenas la sekretan lingvon de la geavoj. Kiam oni ekzemple demandas: "Kiu deziras deserton ?" Oni aŭdas laŭtajn miiiiiiiiiiiiiii.

 

    Samas pri "Kiu volas glaciaĵon? "

 

    Ni provos pli poste "Kiu volas helpi" por testi. Ĉu bona ideo?

 

(Kontribuo de Eugene Wermelinger)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng