Lernejoj instruas talitamburan dancon en norda Shaanxi, Ĉinio
2011-04-07
La 4an de aprilo lernantoj prezentis talitamburan dancon en elementa lernejo Qiaoshan, urbo Yan'an, provinco Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio. Talitambura danco estas tradicia kolektiva danco en norda Shaanxi. Ĝi estis aldonita kiel parto de kursaro en fizika kaj muzika klasoj de elementaj kaj mezaj lernejoj en Yan'an. La loka registaro decidis levi la gravecon de la danco, kiel nemateria kultura heredaĵo, esperante, ke ĝi estos heredita de juna generacio.