La 6-an de aprilo ĉina vicprezidanto Xi Jinping intervidiĝis en la Popola Halo de Pekino kun Henry Paulson, usona eksministro pri financo kaj konsiliano de Boao-forumo de Azio.
Xi Jinping diris, ke Ĉinio esperas, ke Usono malstreĉos limigon pri eksporto de altteknikaj produktaĵoj al Ĉinio kaj liveros kondiĉojn de justa konkurado al ĉinaj entreprenoj por ilia eniro en Usonon.
Henry Paulson diris, ke li volas fari pozitivan kontribuon por akceli kunlaborajn rilatojn inter Usono kaj Ĉinio per Boao-forumo de Azio kaj aliaj kanaloj.
Redaktoro: Niu Xueqin