Detektiĝis radioaktiva substanco en spinaco en Ĉinio
2011-04-07
Laŭ Ministerio de Sano de Ĉinio, jam detektiĝis iometa jodo-131 en spinaco en Pekino, Tianjin kaj Henan-provinco en Ĉinio, pro la akcidento de la japana 1-a Nukleenergia Centralo en Fukushimo. La kvanto de la radioaktiva substanco estas malgranda, ke ĝi ne povas influi la sanon. Oni povas per akvolavo malmultigi la substanco sur spinaco, kaj ne necesas preni kontraŭrimedon.