Okazis en Pekino kunsido por celebri la 90-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Sindikato de Maristoj
2011-04-07
La 6-an de aprilo okazis en la Popola Halo de Pekino kunsido por celebri la 90-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Sindikato de Maristoj. Ĝi fondita en Hongkong la 6-an de aprilo 1921 estas la unua tutlanda organizo de industria sindikato de Ĉinio. Ĉinio kun 1550 mil ŝipanoj, inter kiuj estas 650 mil maristoj, estas lando kun plej multaj maristoj en la mondo.