2011-04-07
Ĉinio altigis de ĵaŭdo, la 7-a de aprilo la prezon de benzino kaj tiun de dizelo respektive je 500 juanoj po tuno (ĉ. 76.34 dolaroj) kaj je 400 juanoj po tuno.
Post la duafoja altigo de la prezoj de fueloj en la kuranta jaro, la prezo de benzino altiĝis je 0.37 juano po litro kaj tiu de dizelo je 0.34 juano po litro.
Pro altigo de la prezo de kruda petrolo en la internacia merkato kaj la inflaciista premado en Ĉinio, oni iom altigis portempe la prezon de benzino kaj tiun de dizelo.
La ĉina registaro atribuos subvencion al kamparanoj, fiŝkaptistoj, kaj al la sistemo de publika transportado en urboj kaj tiun portempe ankaŭ al ŝoforoj de taksio cele kompensi ilin pro altigo de la prezoj.
(el http://french.news.cn/economie/2011-04/07)
Redaktoro: Wang Lihua
|