2011-04-07
 Fiŝoj malpurigitaj de radioaktiveco |
De la 4-a de aprilo, Japanio komencis ellasi radioaktivan akvon en la Pacifikon, kio kaŭzis zorgon de la internacia socio.
La 5-a de aprilo, la oficisto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj Komerco de Koreio diris, ke japana flanko ne diskutis kun Koreio pri ellaso de radioaktiva akvo en maron antaŭ ol ili ellasis, kaj nun la korea flanko esploras la rimedojn por kovri la perdon de koreoj pro ellaso de radioaktiva akvo de Japanio.
Rusa vicĉefministro Sergei Ivanov diris, ke se la marakvo estas malpurigita de radioaktiveco, estos tre danĝere por Rusio kapti fiŝojn en la maro, 160 kilometrojn distance de Fukushima. Li ankaŭ diris, ke usonaj kaj rusaj nukleaj specialistoj sentas malkontenton pri la nekunlaborema konduto de japana flanko, ili opinias ke Japanio devas publikigi la akcidentan situacion pri ellasado de radioaktivaj substancoj al alilandaj specialistoj.
La 5-an de aprilo, japana vicĉefministro Yukio Edano pardonpetis pri la ellasado de radioaktiva akvo, kaj li konfesis, ke laŭ la "Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro" Japanio certe havas la devon preventi malpurigon, sed la ellasado de radioaktiva akvo ne tuj influas najbarajn landojn.
La 6-an de aprilo, la oficisto de la Nuklea Sekureca Buroo de Francio diris, ke la Tokia Elektra Kompanio ne publikigis sufiĉan informon pri traktado de la radioaktiva akvo de la Fukushima Nuklea Centralo, kaj Francio esperas ke Japanio liveros pli multan informon.
Ĉinio jam komencis realtempan kontroladon al la radioaktiveco de la marakvo.
Redaktoro: Li Jianhua
|