2011-04-07 La justica aŭtoritato en urbo Haining, orienta Ĉinio, ekpublikigis dokumentojn kaj anoncojn sur mikroblogo. Estas la unua fojo, ke registara instanco alprenas tian rimedon.
La justica buroo de la urbo Haining, provinco Zhejiang, diris en la retpaĝaro de la loka registaro la 2an de aprilo, ke ĝi lanĉos mikroblogon sur Sina Weibo, la ĉina ekvivalento de Twitter, por afiŝi dokumentojn kaj anoncojn de la buroo.
Tiutage la buroo afiŝis sian unuan ret-anoncon pri devoj de ĝiaj laborantoj.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|