ADB: Kresko de la enlanda produkta valoro de Ĉinio atingos 9.6% en 2011
2011-04-07
La 6-an de aprilo la Azia Disvolva Banko (ADB) diris en sia jara raporto, ke la ekonomia kresko de Ĉinio ekspektate atingos 9.6% en 2011.
ADB diris en sia "Azia Disvolva Perspektivo en 2011", ke pro inflacio kaj striktigo de la monpolitiko la kresko de enlanda produkta valoro (EPV) de Ĉinio antaŭvide moderiĝos en 2011, kompare kun tiu en 2010, kiam EPV de Ĉinio je 10.3% kreskis.