2011-04-08
De aprilo Xinjiang oficiale ekfunkciigos kompensan mekanismon por stepa ekologia protekto.
Xinjiang-a administracio pri brutobredado malpermesos paŝtadon sur stepo de Pamiro, kies ekologia medio estas malbona kaj ne taŭgas por paŝtado. Laŭ koncerna ŝtata regularo la loka administracio pri brutobredado donos subvencion al la paŝtistoj po 5 juanojn por unu hektaro kaj pli ol 5 mil paŝtistaj familioj eligos preskaŭ 200 mil bovojn kaj ŝafojn el stepo de Pamiro al montpieda kamparo.
(Redaktoro: Niu Xueqin) |