25 milionoj da fiŝidoj estos enmetitaj en Dian-lagon por rebonigi ekologian sistemon
2011-04-08
La 6-an de aprilo Liu Wei, estro de la Kunming-a Administracio de Dian-lago, diris intervjuate de raportisto, ke en la jaro 2011 la provinca kaj urba financo de Yunnan asignos pli ol 4 milionojn da juanoj por enmeti 25 milionojn da fiŝidoj en Dian-lagon por rebonigi ekologian sistemon de la lago.
Enmetado de fiŝidoj estas grava rimedo por reguligi polucion de Dian-lago. Fiŝoj povas manĝi multe da algoj kaj purigi akvon.