Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
De Zamenhof ĝis la ĉielo en la 64-A IKU
2011-04-08

 

    21 universitatanoj kaj aliaj fakuloj proponis prelegon por la 64-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato, kiu okazos dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago (23-30 julio 2011). Tio estas pli ol duoblo de la naŭ prelegoj, kiuj konsistigos la programon de IKU. La proponoj estis prijuĝitaj de la Komisiono pri IKU, surbaze de kies rekomendo la Estraro de UEA faris la finan decidon. Jam pli frue la Estraro elektis prof. Christer Kiselman kiel la rektoron de la 64-a IKU.

 

    En Kopenhago okazos naŭ IKU-prelegoj:

 

    - Davide Asorti: "La Zamenhofa revo inter lingvistiko kaj religio";

 

    - Vera Barandovská: "Interlingvistika dialogo ĉe Otto Jespersen";

 

    - Eva Bojaĝieva: "Oksigeno, utila kaj danĝera por la homo";

 

    - Erik Hoeg: "La profunda ĉielo – kredo kaj scio 2500-jara";

 

    - Hidenori Kadoja: "La vikinga epoko, naciismo kaj historiografio";

 

    - Jacob Nordfalk: "Maŝintradukado";

 

    - Tsvi Sadan: "La 'reviviĝo' de la hebrea sen mitoj";

 

    - José Antonio Vergara: "Aidoso";

 

    - Amri Wandel: "Astrobiologio kaj la 50-jara serĉado de ekstertera inteligenteco".

 

    La prelegoj de Eva Bojaghieva, Tsvi Sadan kaj Amri Wandel estos samtempe kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj. La dumkongresaj AIS-kursoj konsistas el tri prelegoj, el kiuj la IKU-prelego estos la unua kaj ĝin sekvos de du daŭrigaj prelegoj por pli profunda traktado de la temo. La kunlaboro inter IKU kaj AIS komenciĝis en 1995.

 

    La prelegotekstoj aperos en la t.n. IKU-libro, lanĉota en la UK. Kelkaj antaŭaj volumoj estas ankoraŭ haveblaj ĉe la Libroservo de UEA. Pluraj IKU-libroj estas konsulteblaj en la IKU-sekcio de la kongresa retejo de UEA, kie baldaŭ aperos ankaŭ la resumoj de la Kopenhagaj prelegoj: http://www.uea.org/dokumentoj/IKU/index.html

 

( El uea.org)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng