Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Turisma itinero post la 60-a jubileo de ĈEL
2011-04-08

 

    La 20-an de majo 2011, Ĉina Esperanto-Ligo per ceremonio festos sian 60-an jubileon, por tiuj festaj tagoj ĈEL proponas al la vizitantoj vojaĝon en Ĉinio, jen la itinero:

 

    Itinero

    T1: 18/05 Merkredo Eksterlando--Pekino

    Restado en hotelo

   

    T2: 19/05 Ĵaǔdo Pekino

    Ekveturo al La Granda Muro ĉe Badaling (60 kilometroj de urbocentro, unuhora veturo). Poste, vizito al Dingling, unu el la 13 Maŭzoleoj de Ming-dinastio, bonkonservitaj imperiestraj maŭzoleoj. Posttagmeze, vizito al Birdo Nesto kaj Akvo Kubo. (Olimpikaj sportejoj)

 

    T3: 20/05 Vendredo Pekino

    Ĉeesti la kunvenon memore al la 60-jara jubileo de fondiĝo de Ĉina Esperanto-Ligo

 

    T4: 21/05 Sabato Pekino—Xi’an Trajno: Z19 20:00—08:00

    Vizito al la Imperiestra Palaco, antikva konstruaĵaro kun 500 jara historio. Poste unu horon al la Ĉiela Altaro, antikva imperiestra preĝejaro. Posttagmeze, vizito al la Somera Palaco, bela imperiestra ĝardeno.

    Vespermanĝo estas Pekinstila –rostita anaso"

    Post manĝado trajno al Xi'an

 

    T5: 22/05 Dimanĉo Xi’an

    Renkontiĝo kaj translokiĝo al hotelo. Urba turneo kaj premenado sur la antikva urba muro, la plej bone konservita muro en la mondo. Poste vizito al Dayan-pagodo, akva placo.

 

    T6: 23/05 Lundo Xi'an----Nankino Trajno: Z53 19:46-08:00

    Vizito al la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj ĉe la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio. Post tagmanĝo vizito al HuaQing Varma Fonto. Post vespermanĝo, tajno z53 al Nankino.

 

    T7: 24/05 Mardo Nankino

    Alveno al Nankino matene kaj translokiĝo al hotelo. Vizito al la maŭzoleo de Dr.Sun Yat-sen kaj Konfucea Templo.

 

    T8: 25/05 Merkredo Nankino---Su Zhou D355 07:13—08:21

    Post matenmanĝo, trajno al Suzhou. Vojplano: tigro monto, ĝardeno dedefiŝada mastro, Granda Kanalo, Pan Pordo kaj urba trajta silka fabriko.

 

    T9: 26/05 ĵaŭdo Su Zhou—Zhou Zhuang---Ŝanhajo

    Suzhou—Zhouzhuang akva vilaĝo—Shen Domo, Zhang Domo, Doubla Ponto, Malnova urbeto, Remboato, Arta Ekspozicio, aŭtobuso al Ŝanhajo

 

    T10: 27/05 Vendredo Ŝanhajo

    Vizito al Templo de Jada Budho, Popola Placo, Ŝanhaja Muzeo, Orienta Perla Turo, speciala vespermanĝo.

 

    T11: 28/05 Sabato Ŝanhajo

    Yuyuan-ĝardeno, Bordopromenejo ĉe Huangpu-rivero, malnova franca koncesio, komerca centro de “Xintiandi”

 

    T12: 29/05 Dimanĉo Ŝanhajo—eksterlando

    Post matenmanĝo en la hotelo finiĝas la ekskurso. Ĉiuj zorgas mem pri transporto al la flughaveno.

 

    Prezo:

    1100 Eŭroj po unu persono

    350 Eŭroj plus por unulita ĉambro

 

    INKLUZIVE:

    a. 4-stela hotelo (dulita ĉambro)

    b. Incluzive de la manĝoj

    c. Ĉiĉerona servo

    d. Biletoj por la vidindaĵoj

    e. Biletoj por la trajno

    f. Turisma akcidenta asekuro

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng