2011-04-08 La 7-an de aprilo estas la Monda Higiena Tago, kaj la ĉijara temo estas "Batalo kontraŭ tolereco al drogo — nun se ni ne agas, estontece ni ne havos medicinaĵojn". Tiutage, la Monda San-organizo kaj la Higiena Ministerio de Ĉinio kune okazigis la unuan konferencon pri racia uzado de medicinaĵoj por iniciati racie uzi antibiotikojn. La Higiena Ministerio de Ĉinio alprenos multajn rimedojn por akceli racian uzadon de antibiotikoj.
Antibiotika medicinaĵo estas unu el la plej vaste uzitaj medicinaĵoj en klinika apliko, kune kun vasta uzado de tiu en kampoj de kuracado, bredado, agrikulturado kaj brutobredado ktp, la tolereco de bakterioj altiĝas senĉese. Lastjare en kelkaj landoj kaj regionoj eĉ aperis drog-rezistaj bakterioj kontraŭ preskaŭ ĉiuj antibiotikaj medicinaĵoj.
Redaktoro: Li Jianhua
|