La 7-an de aprilo inaŭguriĝis la 8-a Franca Filma Ekspozicio kaj ankaŭ la 6-a Ĉina-Franca Kultura Festivalo, kiu ĝis la 30-a de junio sin prezentos en Pekino, Ŝanhajo, Shenzhen, Chengdu, Wuhan, Xiamen kaj aliaj 19 urboj. La nuna festivalo estas la sesafoja, kaj celas prezenti kulturon kaj artojn de Ĉinio kaj Francio en abundaj formoj kaj faciligi al dulandaj artistoj dialogon kaj interfluon.