Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La Interkultura Vespero: Japanio
2011-04-11

    Japanio kaj solidareco estis en la fokuso de la Interkultura Vespero iniciatita de la Interkultura Centro Herzberg. La klubanoj de la Esperanto-klubo en Herzberg invitis ankaŭ la neesperantistan publikon al la speciala kultura programo, en kiu enestis japana literaturo (prezentado de la libro de Nakazawa Keizi: Nudpieda Gen), filmrigardado (kun la titolo: Sub la ombro de Hiroŝimo), kaj esprimo de solidareco kun la multon suferanta lando.

 

    Ni citis el la retleteroj de niaj japanaj samideanoj, kiuj rakontis pri la travivaĵoj dum la tertremo kaj sendis raportojn el la katastrofo-trafitaj regionoj. Estis inter ni gasto, kies filino mem spertis la malfacilajn tempojn en Tokio. Ni deziras al ĉiuj japanaj geamikoj forton kaj sukceson por venki la sortobaton! Sube estas kelkaj bildojpri nia solidara kunveno.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua


La Interkultura Vespero en la urba biblioteko pri Japanio: literaturo, filmo kaj solidareco 
 

Petro Zilvar prezentas la japanajn literaturajn verkojn. 
 

La vizitantoj rigardas historian filmon pri la atombombe detruita Hiroŝimo. 
 

Ingeborg Amanzi rakontas pri la travivaĵoj de sia filino en Tokio dum la tertremo. 
 

Ni legas leterojn kaj retmesaĝojn de niaj japanaj gesamideanoj. 
 
 
Niaj bondeziroj al la japanaj geamikoj: kredo -- espero -- amo
 

Korajn salutojn, bondezirojn de la solidara amikaro el Herzberg am Harz -- la Esperanto-urbo! 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng