2011-04-11
Legio de Bona Volo (LBV), fondita en Brazilo de la karmemora radikomunikanto Alziro Zarur (1914-1979) en la 1-a de januaro 1950, estas bonfara, filantropia, eduka, klereca, filozofia, ekumena kaj altruisma, senprofitcela. Ĝi estas ĉefgvidata de la ĵurnalisto, radikomunikanto, verkisto, komponisto kaj poeto José de Paiva Netto (www.paivanetto.com.br). La Institucio, kiu ĝuas internacian prestiĝon sur la kampo pri Edukado kun Ekumena Spiritualeco, kunlaboradas ekde sia apero por plibonigi la vivo-kvaliton de popoloj en situacio de damaĝebleco aŭ socia risko. Ĝia misio: Promocii Edukadon kaj Klerecon kun Spiritualeco por ke estu Nutrado, Sekureco, Sano kaj Laboro por ĉiuj, en la formado de la Ekumena Civitano.
Ekde 1994, LBV tenas partnerajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj (UN), pere de la Departemento pri Publika Informado (DPI). En 1999, ĝi fariĝis la unua brazila civila organizo, kiu akiris ĉe UN la statuson de ĝenerala konsulto en la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro (Ekosok).
La laboron de LBV oni plenumas, per sendependaj sidejoj, en sep landoj (Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo, Portugalio, Urugvajo kaj Usono).
LBV, ekde de sia fondiĝo, apogas Esperanton per ĉiaj disponeblajrimedoj, tiel efektivigante unu el siaj celoj: "Batali por la plej granda disvastigado de la internacia lingvo Esperanto, altvalora ilo por la interfratiĝo de la popoloj, laŭ la konsidero ke LBV estas la Esperanto de la religioj, samkiel Esperanto estas la LBV de la lingvoj". Kreita en la 1960-aj jaroj, la Departemento de Esperanto de LBV celas disvastigi ĝian ekumenan mesaĝon al ĉiuj, uzante por efektivigi tion la internacian idiomon kiel pova ilo de unuigo. De tiam oni tradukas plurajn publikigaĵojn, kiel ekumenajn preĝojn, literaturajn tekstojn, revuojn, gazetojn, faldfoliojn, librojn por infanoj, k.a. La uzado de Esperanto ankaŭ okazas en la Templo de Bona Volo (TBV), la Templo de Paco, fondita de Paiva Netto, kaj aklamita de la popolo kiel unu el la sep mirindaĵoj de la ĉefurbo de Brazilo. La Ekumena Piramido de LBV – kiel ĝi ankaŭ estas konata ekde sia inaŭguro (la 21-an de oktobro 1989) – jam proksimume ricevis 20 milionojn da vizitantoj kaj pilgrimantoj el pluraj landoj. TBV situas ĉe SGAS 915, Lotes 75/76, en Brazilio/DF, Brazilo.
Vizitu la retejon www.bonavolo.com kaj konu la agadon de LBV plenumatan en Brazilo kaj en la mondo!
(Kontribuo de Bona Volo)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova |