ASOAL plenforte subtenos Japanion en ĝia rekonstruado post la katastrofo
2011-04-11
La 9-an de aprilo okazis en Ĝakarto, Indonezio, speciala kunveno de ministroj pri eksteraj aferoj de la Asocio de Sudorientaziaj Landoj (ASOAL) kaj Japanio. Post la kunveno ministroj pri eksteraj aferoj kaj reprezentantoj de diversaj landoj de ASOAL proklamis, ke ASOAL donos plenfortan subtenon al Japanio en ĝia postkatastrofa rekonstruado kaj plifortigos kunlaboron kun Japanio en prevento kaj redukto de katastrofoj.