Okazis 5.3-grada tertremo en Luhuo-gubernio, Sichuan
2011-04-11
La 10-an de aprilo je la 17-a horo kaj 2 minutoj en Luhuo-gubernio, Ganzi-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Sichuan-provinco, Ĉinio, okazis 5.3-grada tertremo kies hipocentro estis 7 kilometroj sub la tersurfaco. Iam ĉesis elektro en Luhuo-gubernio kaj Yimu-urbeto, sed antaŭ la 9-a horo vespere ĝi jam refunkciis. Ĝis nun, ne estas informoj pri morto kaj vundiĝo.