2011-04-11
 Usonanoj manifestas por postuli severe puni krimon pri interrasa malamo. |
La 8-an de aprilo, Ŝtata Departemento de Usono publikigis "Landajn Raportojn pri Homaj Rajtoj en 2010" kaj faras riproĉon al la homrajta situacio de pli ol 190 landoj kaj regionoj, inkluzive de Ĉinio. Por respondi al tio, en la 10-a de aprilo, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la "Registro pri Homaj Rajtoj de Usono en 2010" kaj "instigas usonon konfesi siajn problemojn pri homa rajto".
La registro diris, ke en Usono kvinono de ĝiaj popolanoj suferas de krimaj agoj, kio estas la unua en la mondo laŭ proporcio. Kvankam Usono penas ĉiurimede fari reklamon kaj laŭdegas interretan liberecon, efektive, la restriktaj rimedoj al interreto en Usono estas tre severaj.
Rasa diskriminacio estas profunde enradikiĝinta en Usono. Nacimalplimultoj de Usono estas traktataj maljuste, kaj ilia malriĉa proporcio estas tre granda, ofte okazas krimo pri rasa malamo kaj la rajto de enmigrantoj en Usono ne povas esti garantiataj.
La iraka milito kaj afgana milito lanĉitaj de Usono mortigis multege da ordinaraj popolanoj. Usono rifuzis ĉeesti kelkajn gravajn internaciajn homrajtajn konvenciojn ĝenerale akceptitaj de internacia socio, inkluzive de Internacia Konvencio pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, Konvencio pri la Elimino de Diversformaj Diskriminacioj kontraǔ Virinoj, Konvencio de UN pri la Rajtoj de Handikapuloj, kaj Konvencio pri la Rajtoj de Infanoj, kaj rifuzis plenumi internaciajn devojn.
En la 20-a de aŭgusto 2010, usona registaro unuafoje liveris raporton pri sia homrajta situacio al Ĝenerala Konferenco de Homaj Rajtoj de UN. En la 5-a de novembro, dum regula ekzameno de UN, ĉirkaŭ 60 landaj reprezentantoj donis 228 proponojn al Usono por plibonigi ĝiajn homrajtojn, kio kreis novan rekordon kaj ĉefe koncernis aprobon de kernaj internaciaj homrajtaj konvencioj, rajtojn de nacimalplimultoj kaj praloĝantoj, rasan diskriminadon kaj Guantanamo-malliberejon. Sed Usono nur akceptis 40 proponojn el ili.
Redaktoro: Li Jianhua
|