Emerĝis detaloj de gasto-listo de brita princa geedziĝo
2011-04-11
Futbala stelo David Beckham estos tie kun sia popstela edzino Victoria. Elton John ĉeestos kun sia partnero David Furnish, kaj ankaǔ la respektinda Bogoda Seelawimala aperos probable kiel unu el la kelkaj gastoj surhavantaj budhistajn robojn en la geedziĝa ceremonio.
La gasto-listo de la geedziĝo de princo William kaj Kate Middleton en la 29a de aprilo restas sekreta, tamen la detaloj likiĝis, post kiam iuj asertis, ke ili ĉeestos.