Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Lasitaj infanoj suferas mensajn malsanojn
2011-04-11

 

    Ekspertoj alvokas pli bonan prizorgon kaj pli fortan intervenon por trakti psikologiajn problemojn, kiujn suferas infanoj lasitaj de iliaj migrintaj gepatroj en propraj hejmlokoj.

 

    Lastatempa enketo farita de la Centro de Mensa Sano en Wuhan opinisondis 1,200 infanojn en tia situacio. La rezulto montris, ke ĉirkaŭ 14% de ili suferas psikologian malordon dum sia adoleskeco.

 

    Komence de oktobro, 2009, la enketo traktis 11,000 homojn, inkluzive de infanoj, kiuj aĝis de 6 ĝis 14 kaj venis el la kamparo.

 

    Zhong Baoliang, ĉefeksperto de la enketo, diris, ke ĉirkaŭ 170 el la opinisonditaj infanoj spertis suferojn kiam ili estis for de siaj gepatroj kaj pasigis la junecon kun siaj geavoj aŭ aliaj parencoj. Zhong diris, ke ili nun suferas pro lerno-nekapableco, depresio, socia fobio kaj aliaj problemoj.

 

    Liu Jitong, profesoro pri publika sano el Pekina Universitato, diris, ke la infanoj suferas de malordoj pro tio, ke ili estis senigitaj je la plej baza kaj grava necesaĵo de la infaneco: gepatra amo.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng